TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

FRATECO INTERNACIA
PATRIOTISMO : USONA

Mensokule vidis mi la gloran venon

Mine Eyes Have Seen the Glory
Battle Hymn of the Republic

Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, Kiun vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj, : Luko 2.30-31

Verkis (angle) : Julia Ward HOWE, 1861
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE

Fonto : EH 120

  1. Mensokule vidis mi la gloran venon de l' Sinjor',
    Li jam premas la rikolton de homidoj, laŭ valor',
    Kaj nun fulmas sian glavon por la fina juĝ-esplor',
         Lia vero marŝas nun.

         Gloro, gloro, haleluja!
         Gloro, gloro, haleluja!
         Gloro, gloro, haleluja!
               Nia Dio marŝas nun.
  2. Li sonigis la trumpeton por antaŭen, ekmarŝad',
    Kaj li kribras homojn korojn por la juĝo, laŭ agad',
    Lin atentu, ho animo, kaj vigliĝu la paŝad',
         Nia Dio marŝas nun.

         Gloro, gloro, haleluja!
         Gloro, gloro, haleluja!
         Gloro, gloro, haleluja!
               Nia Dio marŝas nun.
  3. Ĉe transmaraj bel-lilioj Krist' naskiĝis sur la ter',
    Kun glorego en la sino—ĝi nin ŝanĝas per mister'—
    Mortis li por hom-saviĝo, vivu
    1 ni por hom-liber',
         Nia Dio marŝas nun.
    2

         Gloro, gloro, haleluja!
         Gloro, gloro, haleluja!
         Gloro, gloro, haleluja!
               Nia Dio marŝas nun.
  4. Li alvenas en la gloro de la novmaten-aŭror',
    Li ja estas saĝo, lumo, al la forta, brava kor',
    Do, la mondo, piedbenko! Lia sklavo, la mond-hor'!
         Nia Dio marŝas nun.
    2

         Gloro, gloro, haleluja!
         Gloro, gloro, haleluja!
         Gloro, gloro, haleluja!
               Nia Dio marŝas nun.
Rim.: Min tute ne kontentigas tiu ĉi esperantigo. Krom pluraj priplendindaj esprimaĵoj, mankas du gravaj strofoj (kiuj komenciĝas originale per la versoj "I have seen him in the watchfires of an hundred circling camps…" kaj "I have read his fiery gospel writ in burnish'd rows of steel…"). Kaj parenteze, mi opinias ke la kvara donita strofo (angle "He is coming like the glory of the morning on the wave…") ne estas verkita de Howe, sed estas poste aldonita de iu alia.
Piednotetoj:
     1 vivu : la originalo havas mortu, konvene al ĝia militmarŝa origino, sed la ŝanĝo al la malpli forta sed pli paceca "vivu" estas tre ofta en anglaj tekstoj     2 la lasta verso en la tria kaj kvara strofoj en EH aperas jene:
Nia Dio marŝas nun (marŝas nun).

Melodio : JOHN BROWN'S BODY
Ankaŭ nomata BATTLE HYMN OF THE REPUBLIC
Anonima Usona tendumej-himna melodio, 19a jc.
Iuj ĝin atribuis al William STEFFE
MIDI TCH

En EH Gentle proponas ankaŭ senrefrenan melodion VISION,
komponita de H. Walford DAVIES,
pri kiu mi ne disponas.

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1