TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Li kuŝas en staltrogo

Verkis (Esperante) : Albrecht KRONENBERGER, 1992

Fonto : Ad 245

  1. Li kuŝas en staltrogo,
    La Dia mond-espero.
       La eĥo de eklogo
       Jubilas tra aero,
    Rakontas pri anĝelo,
    Pri gloro en ĉielo,
       Pri paco sur la tero.

  2. Resonas nia koro
    De l' ĝojo-plena temo.
       Ekbrilas kiel oro
       La urbo Betleĥemo.
    Eksplodu ovacio:
    Aperas la Mesio
       Al vi, Jerusalemo.

  3. El vi la melodio
    Eliru, ho Ciono,
       Ke ĝermu religio
       En ĉiu regiono,
    Ke kresku kredo, amo,
    Vastiĝu kiel flamo
       Tra tempo, tra eono.

Melodio : ICH STEH AN DEINER KRIPPE HIER
Komponis : Johann Sebastian BACH
MIDI [Ad*]


TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la TTTejo de
Liland Brajant Ros'
Hosted by www.Geocities.ws

1