KRISTNASKO |
Levu, fratoj, vian koron
Kommt und laßt uns Christum ehren
(Komt en laat ons Christus eren)Verkis (germane) : Paul GERHARDT (1607-76)
(Nederlandigis : Nekonata Reverkinto)
Esperantigis (elnederlande) : Hendrik Arie de HOOG, 20a jc.Fonto : AK 36
Levu, fratoj, vian koron,
Formu nun potencan ĥoron,
Vi al Kristo kantu gloron;
Li ja estas la Savant'.
Kiel multe Li nin amas,
Savon Li al ni proklamas,
Kaj per graco nin ornamas.
Haleluja, laŭdu Lin!
Anĝelaro Lin honoris,
Kaj paŝtistoj Lin adoris,
Dio nin en Li favoris.
Laŭdu Lin en eternec'!
Kantu ni pri Lia graco
Kun la anĝeloj de l' lum-palaco:
„Glor al Di, sur tero paco,
Inter homoj Di-favor'.“
Melodio: QUEM PASTORES LAUDAVERE
Anonima melodio el 14a jarcento
Aranĝo laŭ Michael Praetorius, 1621
MIDI AK*
Alia aranĝo, laŭ manuskripto el la jaro 1410
MIDI TCH