KANTIGA ĜOJO

La vivo fluas, kant' sen fino
Mi nepre deve kantas

Originalo : How can I keep from singing?
My life flows on in endless song

Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo, ... : Eliro 15.2

Verkis (angle) : Robert LOWRY, 1860
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999

Fonto : RH

  1. La vivo fluas, kant' sen fino, super tera veo.
    Mi aŭdas klaran, foran himnon pri la nova kreo.
         Tempestoj ne ŝancelas min, ĉar Dio ja konstantas.
         Ĉielon, teron regas am'; mi nepre deve kantas.

  2. Tra la luktado kaj tumult', mi melodion frandas.
    Mi eĥas ĝin en la anim', kaj nepre deve kantas.
         Tempestoj ne ŝancelas min, ĉar Dio ja konstantas.
         Ĉielon, teron regas am'; mi nepre deve kantas.

  3. Se mortas ĝojoj kaj komfort', mi fidas la Savanton;
    Dum la tenebro kovras min, Li donas noktan kanton.
         Tempestoj ne ŝancelas min, ĉar Dio ja konstantas.
         Ĉielon, teron regas am'; mi nepre deve kantas.

  4. Freŝigas min la Krista pac', al mi nenio mankas,
    Fontane fluas Lia grac'; mi nepre deve kantas.
         Tempestoj ne ŝancelas min, ĉar Dio ja konstantas.
         Ĉielon, teron regas am'; mi nepre deve kantas.

Melodio: MY LIFE FLOWS ON
Robert LOWRY, 1860
MIDI TCH

Alternativa Melodio:
ENDLESS SONG
Komponis : Ira David SANKEY : MIDI TCH

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1