SAĜO KAJ BONECO DE DIO |
Originalo : Lobe den Herren, den mächtigen König
Verkis (germane) : Joachim NEANDER, eld. 1680
Esperantigis : Hugo MARX, 1908 por la 4a UK
Fonto : HE 16
Laŭdu ni Dion, la reĝon potencan de l' tero.
Laŭdu al li, ĉar li estas la vojo kaj vero,
Ho kantu ni
Gloron kaj dankon al li:
Li estas nia espero.
Laŭdu ni Dion, ĉar ĉiun li patre zorgadas:
Tra la danĝeroj de l' vivo nin ame gvidadas.
Gardos li nin,
Kiel li faris jam ĝin:
Firme ni tion fidadas.
Laŭdu ni Dion, ĉar donis li nian sanecon;
Ĉiam konstante konservis al ni fidelecon.
Ofte jam li
Pruvis mirinde al ni
Sian senliman bonecon.
Laŭdu ni Dion, ĉar benis li nian laboron;
Sendis feliĉon, per paco plenigis la koron.
Pensu do ni,
Kiom ni ŝuldas al li!
Kantu ni laŭdon kaj gloron!
Laŭdu ni Dion, lin laŭdu la tuta homaro!
Laŭdu per preĝo kaj laŭdu per ĝoja kantaro!
Danko al li
Sonu konstante ĉe ni:
Laŭdu lin, ho Kristanaro!
Melodio : LOBE DEN HERREN,
Anonima
unue aperis en Erneuerten Gesangbuch, Stralsund, 1665
MIDI TCH