TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LA BONECO DE DIO
PSALMO 136

Laŭdu ĝoje Dion ni

Let us with a gladsome mind

Alia traduko (per germana versio)

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, ĉar eterna estas Lia boneco. : La Psalmaro 136.1

Verkis (angle) : Johano MILTONO (John Milton), 1623
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE

Fonto : EH 6 (= Ad 619)

  1. Laŭdu ĝoje Dion ni,
    Providenco estas li:
         Liaj benoj gardas nin
         Ĉiel certaj, ĝis la fin'.

  2. Lia Nomo, regu ĝi!
    Li, el dioj, estas Di':
         Liaj benoj gardas nin
         Ĉiel certaj, ĝis la fin'.

  3. Li, Kreinto de la sfer'
    Donis lumon al la ter':
         Liaj benoj gardas nin
         Ĉiel certaj, ĝis la fin'.

  4. Jen la sun' en sia glor'
    Regas pri la taga hor':
         Liaj benoj gardas nin
         Ĉiel certaj, ĝis la fin'.

  5. Kaj arĝente lumas nun,
    Inter steloj, nokta lun':
         Liaj benoj gardas nin
         Ĉiel certaj, ĝis la fin'.

  6. Ĉion vivan nutras Di'
    Laŭ la kreo-harmoni':
         Liaj benoj gardas nin
         Ĉiel certaj, ĝis la fin'.

  7. Do plenĝoje laŭdu ni,
    Korfavora estas Di':
         Liaj benoj gardas nin
         Ĉiel certaj, ĝis la fin'.

Melodio : MONKLAND
El Geistreiches Gesangbuch de FREYLINGHAUSEN, 1704
Aranĝis : John B. WILKES, 1861
MIDI HPS*

Alternativaj Melodioj:
DANKET GOTT, DENN ER IST GUT
Komponis : Pierre DAVANTÈS (Ĝenevo 1562) : MIDI RH
INNOCENTS
El Parish Choir, 1850 : MIDI TCH
EVER FAITHFUL
laŭ EH troveblas en la brita Methodist Hymn-book, 1933, kaj mi tre volonte aperigos ĝin se iu disponigos ĝin al mi.

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1