TRANKVILO |
Laŭ bordoj de Siloam, jen
Originalo : By cool Siloam's shady rill
Verkis (angle) : Reginald HEBER, en The Christian Observer, 1812
Esperantigis : Giles Leigh BROWNEFonto : HE 120
Laŭ bordoj de Siloam, jen
lilio, bela flor':
La ventojn de Ŝaron-eben'
parfumas roz-odor'.
Ho, dolĉa estas jun-infan',
simile al lili',
Se vivas ĝi laŭ Dia plan',
kaj turnas sin al li.
Laŭ bordoj de Siloam, jen
lilio velkos for,
Kaj baldaŭ de la val-eben'
formortos roza flor'.
Tro baldaŭ junon perdas ni,
alvenos vintra hor';
Blovados ventoj de pasi',
tentado, kaj dolor'.
Infano iris vi, Jesu',
la templon por ador':
Kaj dum la tuta vivo-flu'
ne pekis via kor'.
Dependaj nur de via spir',
ho Dio, petas ni—
Infano ĝis maljuna vir'—
nin tenu apud vi.
Melodio: BELMONT
Anonima, unue eldonita de William GARDINER, 1812
MIDI TCH