|
JESUO : LA VOJO
|
La suno subiris kaj Jakob laciĝis
Verkis ( Esperante) : Thomas Robinson BUTLER
Fonto : HE 67
-
La suno subiris, kaj Jakob laciĝis;
Veninte al Bet-El, li tie kuŝiĝis;
Kusene subkape troviĝis nur ŝtono,
Sed lia sufero kondukis al bono:
-
Ĉar en lia sonĝo jen bela apero!
Ŝtuparo ĉielon atingas de l' tero;
Anĝeloj malsupren kaj supren ĝin iras,
Kaj supre mem Dio "Mi benos vin" diras.
-
Ĉe Natanaelo vizie anĝeloj
Iradis sur Kristo en altaj ĉieloj;
Kaj ankaŭ al Tomas doniĝis instruo:
"Mi estas la vojo", klarigis Jesuo.
-
Rigardu Jesuon, ŝtuparon de ĝojo;
Al Dio la Patro li estas la vojo.
Elektu la veron kaj vivon, kaj tiam
Vi estos ĉiele benita por ĉiam.
Melodio : ANGELS' SONG
Laŭ HE ĝin komponis Orlando GIBBONS,
sed laŭ ĉiuj aliaj informantoj la koncerna melodio de Gibbons,
ankaŭ nomata "Song 34", sonas jene: Song 34-1.mid TCH
Se vi povas klarigi la situacion, aŭ informi pri la efektiva komponinto
de ANGELS' SONG, mi petas, nepre kontaktu min!
MIDI HE*
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto