|
EKLEZIO UNIVERSALA
EKLEZIA UNUECO
|
La sama Dia eklezi
Originalo : One holy church of God appears
Verkis (angle) : Samuel LONGFELLOW, 1864
Esperantigis : E. K. OSMOTHERLY, 20a jc.
Fonto : LH 37
-
La sama Dia eklezi' en ĉiu ajn epok'
Aperas neŝanĝita dum ŝanĝiĝas temp' kaj lok'.
-
De plej antikvaj tempoj sub la pino kaj la palm'
Adoras Dispiriton ŝi silente aŭ per psalm'.
-
Kaj pastras ĉiu fidelul', helpant' de l' homa ras';
Baptito — ŝia pur-okul'; l' am' — ŝia meso-tas'.
-
L' animo ŝia sankt-bibli', la vero profet-kant'.
Kuradi helpi la misi' de ŝia pilgrimant'.
-
Persistu, viva eklezi', en tasko alt-esprim'
De Dio; mondon nutru vi per pano de l' anim'.
Rim. : Laŭ mia takso nur la unua strofo de la traduko de Osmotherly uzindas; mi intencas iam reverki la ceterajn, sed provizore donas la ŝanĝendajn strofojn kiel historian monumenton.
Melodio : ST. PETER
Komponis : Alexander Robert REINAGLE, 1836
MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto