SALO DE LA TERO

La salo de la ter'

watasitati wa ti no sio desu

Vi estas la salo de la tero ; ... Vi estas la lumo de la mondo. : Mateo 5.13-14

Verkis : , 1966
Esperantigis : ROS' Haruo, 2002

Fonto : RH

  1. La salo de la ter' ni estas, vi kaj mi,
    luktante kontraŭ la krimaro de la soci'.
    Ĉi mondon ni purigas, nian devon plenumas ni.
    La forton kunigante, pro nia sankta tasko,
    la nomon de l' Sinjor' laŭdante, diligentu ni!
  2. La lumo de la mond' ni estas, vi kaj mi,
    luktante kontraŭ la malamo de la soci'.
    Ĉi-monde ni brilegas, nian devon plenumas ni.
    La forton kunigante, pro nia sankta tasko,
    la nomon de l' Sinjor' laŭdante, diligentu ni!

Melodio: TI NO SIO
Komponis : , 1966
MIDI RH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1