TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ADVENTO — EPIFANIO

Ĉiopova Eternulo
“La Saĝuloj pro Advento”

Verkis (Esperante) : Leonard Ivor GENTLE


Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorkliniĝis al li ; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn : oron kaj olibanon kaj mirhon. : Mateo 2.11

Fonto : EH 155

  1.    Ĉiopova Eternulo
          Ni rigardas al ĉiel',
       Ĉiu el ni eĉ Saĝulo
          Vigla pro Advento-hel'.

  2. (La Dono: Oro)
       Antaŭ via sankta trono
          Ni kliniĝas en ador',
       Dia Reĝo, jen la dono —
          Nia amo, nia or'.

  3. (La Dono: Olibano)
       Donas ni de Olibano
          Preĝincenso el la kor',
       Sankta preĝo de Kristano
          Nun kaj ĉiam dum ador'.

  4. (La Dono: Mirho)
       Sed de mirho ni ne portas
          (Tamen ni memoras ĝin)
       Ĉar, en Kristo, morto mortas
          Kaj Redempto savas nin.

  5.    Pro la fina Krist-Advento
          Vigla estu ĉiu kor',
       Celadante kun atento
          Al Venonta Dia Glor'.

Melodio : STUTTGART
Anonima
(el Psalmodia Sacra de Witt, 1715)
MIDI TCH

Alternativa Melodio : MERTON
Komponis : William Henry MONK
MIDI [TCH]


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1