LAŬDO AL DIO

La nomon laŭdu de la Dio de Abram'

Originalo : Jigdal Elohim Ĥaj, hebrea kredkonfeso
verkita de Moseo MAJMONIDO, 12a jc.,
versigita de DANIEL ben Jehuda, 14a jc.,
angligita kaj kristanigita de Thomas OLIVERS, ĉ. 1770,
The God of Abraham praise
denove angligita de Max LANDSBERG kaj Newton MANN, 1884,
Praise to the Living God
esperantigita de Donald BROADRIBB, 20a jc.
(plejparte laŭ Landsberg kaj Mann)

Fonto : DBR

  1. La nomon laŭdu de la Dio de Abram'
    senŝanĝe dum la eternec', eterna sam'.
    La sola vera Di', reganto de l' destin',
    la celo de la mondo kaj la origin'.

  2. Verŝiĝas la Spirit' en ondoplena flu'.
    Li venis per profetoj kaj parolas plu.
    Aperis lia leĝ', eterne sama ver',
    skribita en la homa kor' sur mar' kaj ter'.

  3. Eternan vivon li donacis al l' anim'.
    Kaj lia amo savas nin de ĉiu tim'.
    La nomon laŭdu de la Dio de la am',
    senŝanĝa dum la eternec', eterna sam'.


Melodio: LEONI
Tradicia jigdala melodio (laŭ la kutimo de sefarda sinagogo en Londono, ĉ. 1770)
Aranĝis : Meyer LYON, 1770
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1