HOMA SUFERADO
|
La ĝemo de la homa subpremito
Verkis en Esperanto : ROS' Haruo, 1999
Unuaj tri versoj : bazitaj sur citaĵo el la verkoj de Karlo MARKSO
Kvara verso : tradicia kristanaFonto : RH
La ĝemo de la homa subpremito
La koro de senkora mondo
Spirito de medio sen spirito:
Ho venu Emanuel'!Leginte la jenajn frazojn apud la fame konata esprimo pri "la opiaĵo de la amasoj", mi verkis tiun ĉi versaĵon, kaj komponis muzikaĵeton, por fari religian kanton el la marksaĵo:
Religia suferado estas samtempe la esprimiĝo de reala suferado kaj protesto kontraŭ reala suferado. La religio estas ĝemo de la premata kreito, la koro de senkora mondo, same kiel ĝi estas la spirito de senspirita situacio.— Karlo Markso, en Kontribuo al Kritiko
pri la Teorio pri la Rajto de Hegelo
Melodio: OPIAĴO
Komponis : ROS' Haruo, 1999
MIDI [LBR]
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto