TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

VESPERO

Lacas mi je l' tago-fin'

Originalo : Müde bin ich, geh zur ruh (variantoj)

Verkis (germane) Luise HENSEL, 1817
Esperantigis : Manfred RETZLAFF
unue eldonita en Kompletorioj de la Semajno, Messkirch, 1987

Fonto : Ad 171

  1. Lacas mi je l' tago-fin',
    kaj mi ripozigas min.
    Fermas la okulojn mi.
    Gardu min, ho kara Di'.
         Gardu min, ho kara Di'.

  2. Se maljuston faris mi,
    Patro, ĝin indulgu Vi.
    Repurigu el polu'
    min la sango de Jesu',
         min la sango de Jesu'.

  3. Ĉiun, kiun konas mi,
    igu nun ripozi Vi.
    Ĉiujn homojn sur la ter'
    nokte gardu de danĝer',
         nokte gardu de danĝer'.

  4. Faru, ke malsana kor'
    resaniĝu, ho Sinjor',
    ke la luno de l' ĉiel'
    lumu en la nokt-malhel',
         lumu en la nokt-malhel'.

Melodio: JESU, KOMM ZU MIR
Anonima verko
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1