TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

TENTO EN LA DEZERTO
KARESMO

Kvardek tagojn, kvardek noktojn

Originalo : Forty days and forty nights

Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servadis al li. : Marko 1.13

Verkis (angle) : G. H. SMYTTAN
Esperantigis : Louise BRIGGS

Fonto : HE 46

  1. Kvardek tagojn, kvardek noktojn,
    En dezerto vi fastadis ;
    Kvardek tagojn, kvardek noktojn,
    La tentanton vi venkadis.

  2. En la tago suna brulo ;
    Rosaj gutoj en vespero ;
    Ĉirkaŭ vi sovaĝaj bestoj ;
    Lito el la ŝtona tero.

  3. Pense ni vin akompanu,
    Mondan ĝojon forlasante ;
    Per preĝado kaj fastado
    Ĝoje kun vi suferante.

  4. Se atakos nin Satano
    Ĉe la korpo, aŭ spirite,
    Donu, ke pro via venko
    Ni staradu nevenkite.

  5. Tiel venos Dia paco ;
    Sankta ĝojo estos nia ;
    Gardos ĉirkaŭ ni anĝeloj,
    Kiel ĉe bezono via.

Melodio : HEINLEIN
Nürnberg, 1676
MIDI TCH*

Rim. : Mi invitas proponojn por plibonigi la tradukon, precipe por forigi la adasismojn.
TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1