TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

PASKO
RELEVIĜO

Kuŝis en tombo Jesuo-Savanto

Low in the grave He lay, Jesus my Savior
Christ Arose

Pilato diris al ili: “Vi havas gardistaron; iru, kaj gardu ĝin laŭ via eblo.” Tial ili forisis kaj gardis la tombon, sigelinte la ŝtonon, kune kun la gardistaro. : Mateo 27.65-66

Verkis (angle) : Robert LOWRY, 1874
Esperantigis : ROS' Haruo, ĉ. 1999

Fonto : RH

(Rim.: La intenco de la aranĝo estas, ke nur la malaltaj aŭ iĉaj voĉoj [basoj, tenoroj] kantu la kursivajn vortojn, kaj nur la altaj aŭ inaj voĉoj [sopranoj, aldoj] kantu la substrekitajn vortojn.)
  1. Kuŝis en tombo Jesuo-Savanto,
    Kuŝis ĝis Pask-maten' Kristo-Sinjor'.

    Ek! el la tomb', releviĝ'! (Releviĝ'!)
    En triumfo super la perfid'! (Releviĝ'!)
    Li leviĝis venke el infer-malhel',
    Kaj eterne reĝos kun ni en Ĉiel':
    Releviĝis! (Krist' Jesu') Releviĝis (Krist' Jesu')
    Haleluja! Releviĝ'!

  2. Vanis la gardistar' — Jesu-Savanto!
    Vanis la ŝtona bar' — Kristo Sinjor'!

    Ek! el la tomb', releviĝ'! (Releviĝ'!)
    En triumfo super la perfid'! (Releviĝ'!)
    Li leviĝis venke el infer-malhel',
    Kaj eterne reĝos kun ni en Ĉiel':
    Releviĝis! (Krist' Jesu') Releviĝis (Krist' Jesu')
    Haleluja! Releviĝ'!

  3. Morto ne tenos Lin, Jesu-Savanto!
    Li sen-dentigis ĝin, Kristo Sinjor'!

    Ek! el la tomb', releviĝ'! (Releviĝ'!)
    En triumfo super la perfid'! (Releviĝ'!)
    Li leviĝis venke el infer-malhel',
    Kaj eterne reĝos kun ni en Ĉiel':
    Releviĝis! (Krist' Jesu') Releviĝis (Krist' Jesu')
    Haleluja! Releviĝ'!

Melodio : CHRIST AROSE
Komponis : Robert LOWRY, 1874
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1