TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LA KOMUNUMO DE
LA
SANKTULOJ

Kun ĝojo, amo, venas ni

Verkis ( Esperante) : Leonard Ivor GENTLE

Fonto : EH 95
(kaj EH 3 kaj 118)

El ĉi tiu ok-strofa himno (EH 95) s-ano Gentle kreis ankaŭ du kvin-strofajn:
EH 3 situas sub la rubriko "Komenco de Kunveno, Voko al Adoro", kaj
EH 118 sub la rubriko "Preĝo pro la Homaro".
"3" aŭ "118" indikas, al kiu el la 5-strofaĵoj apartenas ĉiu strofo;
"ĉiuj" indikas strofon apartenan al kaj 3 kaj 95 kaj 118



            ĉiuj

  1. Kun ĝojo, amo, venas ni,
    Al vi, la unu vera Di';
    Homidoj ni sur via ter',
    Sciantaj pri alia sfer'.

            118
  2. Ni dankas vin pro ĉiu bon'
    En via mondo, laŭ sezon';
    Pro vivo, sano, ĉiu ben'
    Kun via daŭra viv-subten'.

            3
  3. Ni laŭdas vin el danka kor',
    Vi kreis nin por via glor';
    Per muzikiloj, ĝoja kri',
    Ni levas dankon tie ĉi.

            3
  4. Ni dankas pro la pek-pardon',
    La Kalvaria ofer-don';
    Kaj ame kantas en humil'
    Pro savo per la Dia Fil'.

            118
  5. Ĉe ni la enanima ĝoj'
    Vastigas pacon sen aloj';
    Pro tio ni, en nia rond',
    Adoras al vi en la mond'.

            ĉiuj
  6. Ĉe vi, en la ĉiela glor',
    Eternas ĝojo kaj ador';
    Kaj kun la Dia servistar',
    Ĉiame laŭdas sanktular'.

            118
  7. En la tiea sanktular',
    Amatoj niaj, amikar',
    Nun gloras en la Dia sfer'
    Kaj nin atendas el la ter'.

            3
  8. Do vidas ni, ho Eternul',
    Malhele kvazaŭ per spegul';
    Sed venos ni, per la Sinjor',
    Al Lumo, releviĝa glor'!

Melodio : MARTHAM
Komponis : John H. MAUNDER : MIDI EH*

Alternativa melodio:
HAWKHURST
Mankas informoj kaj midiaĵo

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1