TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

RELEVIĜO

Kristo vivas

Sveda originalo : Kristus lever

Verkis (svede) : Selma SUNDELIUS-LAGERSTRÖM, 1884
Esperantigis : Karl Olof SANDGREN, 1949

Fonto : EK 10 (= AK 73, Ad 342)

  1. Kristo vivas, ho ĝojiga vort',
    viviganta nin en peza sort'.
    Spite reston de malluma fort'
    ĝoju, Kristo vivas.

  2. Kristo vivas. Elsavint' de pun',
    por la tera mizerul' la Sun',
    kaj li saman koron havas nun.
    Ĝoju, Kristo vivas.

  3. Venkon gajnis li jam en batal'
    kaj Satanon igis al la fal'.
    Ne timigas plu la morta val'.
    La Venkinto vivas.

  4. Pro la venk' en granda sang-ofer'
    ni transvivos en la mort-river'.
    Nia kanto sonos en liber':
    Ĝoju, Kristo vivas.

  5. Vivas li! Vojperda hom-anim',
    nun ne iru plu en via tim',
    ĉar Jesuo staras ĉe la lim'.
    Ĝoju, Kristo vivas.

Melodio : MERIBAH (SHORT)
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1