TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

SINDEDIĈO
BATALO, KONFLIKTO

Kiu al la Reĝo nun aligos sin?

Who Is on the Lord's Side?

Kiu partiano estas de la Reĝ'?
(Alia Esperanta Traduko, de Balshaw)

Moseo ... diris : “Kiu estas partiano de la Eternulo, tiu venu al mi.” : Eliro 32.26

Verkis (angle) Frances Ridley HAVERGAL, 1877
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE

Fonto : EH 81

  1. Kiu al la Reĝo nun aligos sin?
    Helpos, ke aliaj ankaŭ sekvos lin?
    Kiu mondan gloron por li lasos for?
    Al Satano frontos en batala hor'?
         Per la Di-alvoko, kaj la Dia grac',
         Por vi ni batalos ĉiam kaj sen lac'.

  2. Ne pro propra gloro, krono, palmfirland',
    Iru ni batali en psalmkanta band';
    Sed pro amo Dia por la tuthomar',
    Ni antaŭen marŝos kun la Kristanar'.
         Per deviga amo, kaj la Dia grac',
         Por vi ni batalos ĉiam kaj sen lac'.

  3. Akra la batalo, forta ja Satan',
    Sed por ni Kristanoj estras Dia man';
    Sub standardo Dia venkon havos ni,
    Laŭ senŝanĝa vero ja triumfos Di'.
         Ĝoje ni servadas per la Dia grac',
         Por vi ni batalos ĉiam kaj sen lac'.

  4. Iras ni, soldatoj, tra surtera land',
    Akceptitaj, fidaj al la Di-komand';
    En la servo reĝa kondukadas li,
    Ardaj kaj lojalaj, noblaj, estu ni.
         Dia Kapitano, per la Via grac',
         Ĉiam nin subtenu ĝis la venko-pac'.

Melodio: F. R. HAVERGAL mem komponis
(1871, do verŝajne ne aparte por ĉi tiu teksto)
la melodion HERMAS
MIDI TCH

  1. Alternativaj Melodioj:
    ARMAGEDDON
    Komponis C. Luise REICHARDT, 1853; aranĝis John GOSS, 1872 : MIDI TCH
  2. HE sugestas ankaŭ la melodion RACHIE, pri kiu mi nenion scias, nek havas midion

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1