TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

CELO PILGRIMA

Kiel feliĉege iri

Sveda originalo : O hur saligt att få vandra

Verkis (svede) : Joel BLOMQVIST kaj Lars Per OLLÉN, 1877
Esperantigis : Albin JOHANSSON 1938 kaj Magda CARLSON-BOHMAN, 1950

Fonto : EK 38

  1. Kiel feliĉege iri
    hejmen je la Patra man',
    ĝis finiĝos pilgrimado
    en la lando Kanaan'.
    Glore sonos nia kanto
    tie kiel forta akvo-bru',
    glor' al Dio kaj ŝafido
    pro saviga sango-flu'.
  2. Ĉe l' riveroj Babilonaj
    mankas ofte la kantem',
    sed pli bonaj tagoj venos
    Iam en Jerusalem'.
    Glore sonos nia kanto
    tie kiel forta akvo-bru',
    glor' al Dio kaj ŝafido
    pro saviga sango-flu'.
  3. Tie regas ne mallumo,
    ne plorado, nek malfort',
    ne la peko, nek turmento,
    ne diablo, nek la mort'.
    Glore sonos nia kanto
    tie kiel forta akvo-bru',
    glor' al Dio kaj ŝafido
    pro saviga sango-flu'.
  4. Tie ĉi ni disen iras
    pro bataloj kaj mizer'.
    Tie en la urbo ora
    amo regos nin kaj ver'.
    Glore sonos nia kanto
    tie kiel forta akvo-bru',
    glor' al Dio kaj ŝafido
    pro saviga sango-flu'.
  5. Ho, postrestu do neniu
    en mallumo tie ĉi,
    sed ni ĉiuj renkontiĝu
    post la pilgrimad', ĉe Di'.
    Glore sonos nia kanto
    tie kiel forta akvo-bru',
    glor' al Dio kaj ŝafido
    pro saviga sango-flu'.

Melodio : HANSON PLACE
Komponis : Robert LOWRY, 1864
MIDI THC


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1