LA EKLEZIO : CELOJ

Kiel fajro celas bruli

As a fire is made for burning

Verkis (angle) : Ruth DUCK ©
Esperantigis : Liland Brajant ROS’, 1999

Fonto : LBR

  1. Kiel fajro celas bruli,
       Per varmige brila flam',
    Tiel eklezio celas
       Esti font' de l' Dia am'.
    Ne por trudi kredojn, morojn,
       Sed konstrui pontojn, ĉar
    Trans la gentojn Dio vokis
       Nin en amon al najbar'.

  2. Ni instruas, kaj ni lernas
       Pilgrimante en humil',
    Donacante, kaj serĉante,
       Diaj potoj el argil'.
    Kaj ni volas ame pruvi
       Ke Jesuo estas lum',
    Kaj la homojn ĉie voki
       Al la ĝoja Di-brakum'.

  3. Kiel en printemp' florido
       Signas pri denova viv'
    Tiel signu ni al homoj
       Pri la ama inkluziv'.
    Kiel brilas ĉielarko
       Kiam ŝtormo pasis for,
    Niaj vivoj respegulu
       Brilon de la Dia glor'!

Melodio: BEACH SPRING
ANONIMA usona melodio, unue eldonita en The Sacred Harp, 1844
eble komponita de B. F. WHITE, kiu redaktis The Sacred Harp
MIDI LBR

Beach Spring estas la plej vaste uzata melodio el la formnota tradicio de The Sacred Harp. Krom la originalo de ĉi tiu himno, mi trovas ke en aktualaj usonaj himnaroj oni uzas ĝin por

As We Gather at Your Table de Carl P. Daw
Come, All Christians, Be Committed de Eva B. Lloyd
Come and Find the Quiet Center de Shirley Erena Murray
Come, Ye Sinners, Poor and Needy de Joseph Hart
God, Whose Giving Knows No Ending de Robert L. Edwards
Lord, Whose Love Through Humble Service de Albert Bayly
Restless Weaver, Ever Spinning de O. I. Cricket Harrison
kaj
Wash, O God, Our Sons and Daughters de Ruth Duck

TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la TTTejo de
Liland Brajant Ros'
Hosted by www.Geocities.ws

1