TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Kia parfumo ŝvebas ĉe ni?

Quelle est cette odeur?
(laŭ anglaj tradukoj)

Tradicia Franca Karolo
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE, 20a jc.
s-ano Gentle ŝajne konsultis anglajn tradukojn kies komenc-vortoj estis
“What is this fragrance?” kaj “Whence is this fragrance?”
NOBC havas “Shepherds, what fragrance, all-perfuming”

Fonto : EH 27

  1. Kia parfumo ŝvebas ĉe ni?
        Vibras, ŝafistoj, mia kor';
    Venis neniam, eĉ printempe,
        Tia incenso, sankta hor';
    Kia parfumo ŝvebas ĉe ni?
        Vibras, ŝafistoj, mia kor'.

  2. Kia lumaĵo, sur ĉielo,
        Helas al tero ĉirkaŭ ni?
    Stelo matena ne brilegas
        Kiel la lumo tie ĉi.
    Kia lumaĵo, sur ĉielo,
        Helas al tero ĉirkaŭ ni?

  3. Kia miraklo nin allogas?
        Sorĉas nin ĉiel la mister';
    Aŭdis neniam ni ŝafistoj
        Sonojn ĉielajn en aer';
    Kia miraklo nin allogas?
        Sorĉas nin ĉiel la mister'.

  4. “Timu neniel, ho ŝafistoj,
        Aŭdu al la ĉiela ĥor';
    Kaj al sciigo pri ĝojego,
        Por la homaro Di-favor';
    Timu neniel, ho ŝafistoj,
        Aŭdu al la ĉiela ĥor'.”

  5. En Betlehemo, en staltrogo,
        Kuŝas nun bebo, la Sinjor';
    Por vi, naskita, la Savanto,
        Ĉiam por homoj sankta hor';
    En Betlehemo, en staltrogo,
        Kuŝas nun bebo, la Sinjor'.

Melodio : QUELLE EST CETTE ODEUR
Tradicia Franca Karolo
MIDI RH
Pli lanta aranĝo : MIDI RH


TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1