KRISTNASKO |
Verkis (pole) : Anonima
Esperantigis : Anonima en NV
Revizietis : KK
Fonto : Ad 238 (kp NV 118)
Kiam Maria estis ĉe lulilo,
ĝoje ŝi kantis tie al Di-Filo:
Li li li li la, mia infaneto,
li li li li la, dormu en kvieto.
Ĉia kreaĵo kantu al Sinjoro,
helpu al granda ĝoj' de mia koro:
Li li li li la, mia infaneto,
li li li li la, dormu en kvieto.
Flugu de supre hela anĝelaro.
Kantu Sinjoron tuta kosma aro.
Li li li li la, mia infaneto,
li li li li la, dormu en kvieto.
Melodio : GDY ŚLICZNA PANNA
Komponis : Anonima pola melodio
Unue eldoniĝis ĉe Michal Marcin MIODUSZEWSKI, 1843
MIDI Ad*