TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

AMO AL KRISTO
KONVERTIĜO

Jesuo, mi amas Vin, Amato-Amant'!

My Jesus, I love Thee

Ni amas, ĉar Li unue nin amis : 1 Johano 4.19

Verkis (angle) : William R. FEATHERSTONE, ĉ. 1862
Esperantigis : ROS' Haruo, ĉ. 1999

Fonto : RH

  1. Jesuo, mi amas Vin, Amato-Amant'!
    Pro Vi mi rezignas pri la peko kaj vant'.
    Gracega Savanto, eĉ pli brila ol la sun',
    Se iam mi amis Vin, mi amas Vin ja nun!

  2. Mi amas Vin ĝuste ĉar min jam amis Vi,
    Kaj kruce pardonon gajnis ĉe Kalvari'.
    Mi amas Vin pro la dorna kron' de Via pun' —
    Se iam mi amis Vin, mi amas Vin ja nun!

  3. Mi amos dum vivo kaj mi amos en mort';
    Mi laŭdos Vin, dum plu restos spiro kaj fort',
    Kaj diros, dum prenos min malsano aŭ maljun',
    Se iam mi amis Vin, mi amas Vin ja nun!

  4. En gloraj loĝejoj en plej alta ĉiel',
    Mi ĉiam adoros Vin kun ĝoja fidel'.
    Mi kantos, brilante en la glora Dia lum',
    Se iam mi amis Vin, mi amas Vin ja nun!

Melodio : GORDON
Komponis : Adoniram J. GORDON, 1876
MIDI TCH

Alternativa melodio:
AFFECTION
Komponis: E. F. MILLER, 19a jc. : MIDI TWC
Rim. : Laŭ tiu ĉi melodio, la substrekitaj vortoj en la lasta verso de ĉiu strofo ripetiĝas trifoje. Se oni kantas tion en kvarvoĉa harmonio, la unuan fojon nur la inaj voĉoj (sopranoj k aldoj) kantas (la viraj silentas); la duan fojon aldonas sin la altaj viraj voĉoj (tenoroj); kaj la trian fojon ekkantas ankaŭ la basoj. Se oni kantas la himnon unisone, tiam la aldonojn povas fari la akomponanto per piano aŭ, plej efike, orgeno.

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1