KRISTNASKO |
Jen venas ni al via stal'
Her kommer dine arme smaa
Verkis (norvege, aŭ ĉu dane?) : Hans Adolph BRORSON (1694-1764)
Esperantigis : Hans Amund ROSBACHFonto : AK 40 = CH 10
Jen venas ni al Via stal',
Jesuo el ĉiela hal',
Kun preĝo pri la lumo-bril'
Sur voj' al Vi, ho Dia Fil'.
Ni kisas teron antaŭ Vi
Kaj laŭdas Vin per ĝojokri'!
Benita nokt', feliĉa hor',
Dum Vi naskiĝis, ho Sinjor'.
La mondon regis la Satan',
Sed Kristo per la sanga man'
En horo de la kruco-mort'
Nin ŝiris el diabla fort'.
Sed kial, kial, Fil' de Di',
Nur la malmultaj pensas pri
La amo, kiu tiris de
Ĉielo Vin al nia ve'?
Ho, tiru nin al Via sin',
Ke ni per kredo amu Vin
Kaj sekvu sur ĉielo-voj'
Al Vi en la eterna ĝoj'.
Kaj tial iam en ĉiel'
Kun kanto, laŭdo de anĝel'
En ĥoro de sanktuloj ni
Salutos Vin, ho granda Di'!
En aroj jam per nia kant'
Ni laŭdas, gloras Vin, Savant';
Kaj preĝas: Mi kaj ĉiu hom'
Vin gloru en ĉiela dom'!
Melodio : PAEDIA
Komponis : Johann Abraham Peter SCHULZ (1747-1800)
MIDI LBW*