NOSTALGIO
|
Originalo : The Little Brown Church in the Vale
Verkis (angle) : William S. PITTS, 1857
Esperantigis : ROS' Haruo
Fonto : RH
Jen preĝejo en la valo ĉe l' arbaro,
pri belec' al ĝi mankas rival'.
En junaĝo plejkaris, sen komparo,
tiu eta bruna kirk' en la val'.
(post ĉiu strofo:)
Ho, ven-ven-ven-ven-
Venu al la kirko ĉe l' arbaro,
vokadas memorpastoral';
En junaĝo plejkaris, sen komparo,
tiu eta bruna kirk' en la val'.
Kiom dolĉis je dimanĉa fruhoro
sonorado de tona kristal'!
En memor' min plu vokas la sonoro:
ho, venu al la kirk' en la val'!
Melodio : LITTLE BROWN CHURCH
Komponis : William S. PITTS, 1857
MIDI TCH