ADVENTO

Jen oriente, ho homar’!

Verkis (Esperante) : Liland Brajant ROS', 2000
Sub inspiro de People, Look East : Eleanor FARJEON, 1928

Fonto : LBR

  1. Jen, oriente, ho homar'!
    Venas la krono de la jar'.
    Ĉion beligu laŭ kapablo,
    Pretu por Kristo kameno kaj tablo.

    (Jen, vidu jam:) Jen, vidu jam: (Jen vidu jam:)
    Venas nia gasto, Am'!

  2. Ĝoju vi sulkoj: Jen la Ver'
    Semas sin en la nuda ter'.
    Nutru la semon, ke la floro
    Kresku kaj fortu, via Sinjoro!

    (Jen, vidu jam:) Jen, vidu jam: (Jen vidu jam:)
    Venas nia gasto, Am'!

  3. Steloj, dum nigra nokta hor',
    Jen unu ekstra stel' en ĥor'
    Brilu kun via band' komune,
    Kvazaŭ la suno kaj luno kune.

    (Jen, vidu jam:) Jen, vidu jam: (Jen vidu jam:)
    Venas nia gasto, Am'!

  4. Kantu anĝeloj tra l' eter':
    Vivon li portas al la ter'.
    Montoj kaj valoj, gaje zumu,
    Pro la alveno de Kristo, la Lumo!

    (Jen, vidu jam:) Jen, vidu jam: (Jen vidu jam:)
    Venas nia gasto, Am'!


Melodio: BESANÇON
Anonima Franca Karolo
MIDI LBR


TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la TTTejo de
Liland Brajant Ros'
Hosted by www.Geocities.ws

1