SPIRITAJ DONACOJ

Jen donaco : Simpleco

Originalo : 'Tis the gift to be simple
(Simple Gifts)

Teksto kaj melodio : Anonima Diserva Danckanto
de la Novangliaj Skuismanoj, 18a aŭ 19a jc.
Kelkfoje atribuita al Joseph BRACKETT, Jr.
Esperantigis : ROS' Haruo

Fonto : RH
Originalo
Pri Skuismo

Jen donaco : Simpleco. Jen donaco : Liber';
Jen donaco : ĝuste situi sur la ter' —
Kaj kiam ni nin trovas en situa prav',
Ni estas en la valo de amo kaj rav'!
Se ni simplecon veran konas,
Nin klini kaj fleksi ni ne hontas :
Turni, turni nin estas rav',
Ĝis ni turnos, nin turnos, al fina prav'.
Don Harlow proponis ŝanĝi la versojn
Kaj kiam ni nin trovas en situa prav',
Ni estas en la valo de amo kaj rav'!

al
Kaj kiam ni trovas nin en ĝusta situ',
Ni estas en la valo de amo kaj ĝu' . . .

(aŭ io simila) argumentante, ke tio plibonigos la skandiĝon. Mi ne konsentas, kaj opinias ke la eventualan gajneton kontraŭpezas la perdo de la rima ripeto. Tamen, se vi volas, vi rajtas kanti la Harlovan version.

— Haruo      

La t.n. Novanglia Skuismo (angle, New England Shakerism) estas hereza Kristana sekto, plennome United Society of Believers in Christ’s Second Appearing (Unuiĝinta Societo de Kredantoj pri la Dua Apero de Kristo), kiu venis al Nordameriko en 1774 gvidate de “Patrino Ann” (Ann LEE, 1736-1784), kiun ili opiniis la dua, ina Kristo.
      La sekto disvastiĝis en Usono, precipe en Novanglio, sed pro diversaj kialoj (interalie, pro forta aprobo de seksa abstinado ankaŭ por geedzoj, kio malmultigis la infanojn de la grupo) post ĉ. 1860 ili malkreskis nombre ĝis hodiaŭ la Novangliaj Skuismanoj apenaŭ plu ekzistas.     
     Dancado, ofte kun ekstaza sinskuado, rolis grave en iliaj Diservoj — ili fontis el la radikala partio de la kvakeroj — kaj ili postlasis al Usono plurajn bonegajn melodiojn, plurajn utilajn teknologiajn inventaĵojn (ekzemple, vaste uzatan specon de tukpinĉilo) kaj alte taksatan meblan stilon.
      Tiu ĉi melodio, Simple Gifts, estas unu el la plej konataj, kvankam Kristanoj pli ofte kantas laŭ ĝi la tekston "Lord of the Dance" de Sydney CARTER, bedaŭrinde sub procezema kopirajta protekto, ol ĉi tiun originalan tekston.

     Oni ne konfuzu la Novanglian Skuismon kun la Indiana Skuisma Eklezio de nordokcidenta Usono, fondita de John SLOCUM, kiu releviĝis el la morto ĉ. 1881 (kaj definitive remortis ĉ. 1898) kaj lia edzino, Mary, en la lastaj jardekoj de la 19a jarcento. Tiu sekto hodiaŭ restas vigla. Ĝi havas komune kun la Novanglia Skuismo preskaŭ sole nur la trajton de dancado kaj sinskuado kiel religiaj agoj, sed la muzika tradicio estas tute alia!


Melodio : SIMPLE GIFTS
MIDIaj dosieroj:
Malpli Rapida (por lernado) | Pli Rapida (por dancado)


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1