KRISTNASKO |
Originalo : Puer nobis nascitur
Angla pontversio : Unto us a child is born
Anonima Latina karolo, 15a jc.
Angligis Percy DEARMER
Esperantigis : John C. WELLS
Fonto : HE 36
Jen al ni naskiĝis Fil';
Reĝ' de ĉiel-ĥoroj!
Sed li venis en humil',
Sinjoro de Sinjoroj!
Kristo el ĉiel-zenit'
Al la tero venis:
Bebo en stal-troga lit'
La tutan mondon benis.
Al Herodo tio ĉi
Konsternis kaj timigis:
Do knabetojn Judajn li
Elserĉis kaj mortigis.
Ĝoje pri la Krista ven'
Sonu kanto nia;
Alkonduku nin al ben'
La Bebo de Maria!
Alfa kaj Omega li:
Laŭdu ni en ĥoro;
Kaj per ĝoja voĉo ni
Aklamu lin Sinjoro!
Melodio : PUER NOBIS
Anonima, el Treviro, 15a jc.
Adaptis Michael PRAETORIUS ĉ. 1610
MIDI LBR
Jen la parenca melodio el Piae Cantiones (1582),
kutime nomata PUER NOBIS NASCITUR,
al kiu ĉi tiu teksto facile adapteblas
MIDI H82*