TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

JUSTECO KAJ PACO
(en havaja lingvo)

O kou aloha no

Verkis (havaje) LILIUOKALANI, 1893
La lasta monarĥo de sendependa Havajio,
Liliuokalani verkis tiun ĉi himnon dum sia mallibereco
post kiam la usonaj agroindustriistoj sentronigis ŝin.
Miaj kanteblaj versioj en Esperanto kaj la angla estas en la blogo Mia Himnareto; ĉi tie mi aldonas simplan prozan klarigon pri ĉiu strofo.

Fonto : NCH 580

  1. O kou aloha no
    A ia i ka Lani,
    A o kou oiai’o,
    He hemolele ho’i.

    Via amo estas en la ĉielo, kaj via vero tiel perfekta.

  2. Kou noho mihi ana
    A pa’ahao la,
    O oe ku’u lama
    Kou nani, ko’u ko’o.

    Mi vivas enkarcerigita en aflikto; vi estas mia lumo, via gloro - mia subteno.

  3. Mai nana ’ino’ino
    Na hewa o kanaka,
    Aka, e huikala,
    A ma’ema’e no.

    Ne rigardu kun malbonvolo la pekojn de la homaro, sed pardonu kaj purigu.

  4. Nolaila e ka Haku
    Malalo okou eheu
    Ko makou maluhia,
    A mau loa aku no.

    Estu do, ho Sinjoro, nia paco sub viaj flugiloj, por ĉiam kaj eterne.

Melodio : LILIUOKALANI
Komponis LILIUOKALANI, ĉ. 1893
MIDI RH


Ĝisdatigita 2008.09.03.
TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1