JESUO KRISTO
|
Originalo : À Toi la gloire, ô Ressuscité!
Verkis (france) : Edmond Louis BUDRY, 1900
Esperantigis : Guido HOLZ, 1988
Fonto : TK 133 (= Ad 321)
Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'!
Venis jen l' angelo en la bril' de Di';
For de l' tombo-kelo rulis ŝtonon li.
Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'!
Jen Li aperas : estas Li, Jesu',
Reĝ', Savanto - veras, ne malcertu plu!
Ĝojon do elspiru, Di-popolo vi,
Kaj senĉese diru : Venkis Kristo-Di'!
Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'!
Ĉu mi forcedu? Ĉiam vivos Li,
Do je Li mi kredu, Paco-Princo Di';
Li triumfo-festo, forto kaj subten',
Vivo kaj majesto, premos ne ĉagren'.
Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
Al Vi venko-kanto ĝis l'eterna hor'!
Melodio : MACCABÆUS
Komponis : George Frederick HANDEL
en la oratorio Judas Maccabæus, 1746
MIDI TCH