KRISTNASKO

Ho restu vi en Dio

God rest you merry, gentlemen

Aliaj Esperantaj Versioj de la Kanto:
Sinjoroj, Dio tenu vin (tradukis Liland B. Ros')
Sinjoroj, Dio tenu vin (laŭ alia, kornvala melodio)

Anonima, Tradicia Angla Kanto
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE

Kaj anĝelo de la Eternulo aperis al iuj paŝtistoj, kaj ... la anĝelo diris al ili : Ne timu, ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo ... : Luko 2.9-10*

Fonto : EH 40

La vokaloj kursivaj kun substreketo (ekzemple, en la unua verso, "Dio") indikas silabojn, kiujn oni kantu trans ligaturon.

  1. Ho restu vi en Dio kun ĝojo kaj esper',
    Ĉar Jesu-Kristo la Savant' naskiĝis sur la ter',
    Nin liberigi de Satan' kaj savi el mizer'.

    Rekantaĵo:


    Novaĵo! Konsolo kaj ĝoj', gloro kaj ĝoj'!
    Novaĵo! Konsolo kaj ĝoj'!

  2. De Dio, nia Patro, alvenis anĝelar',
    Sciigon bonan donis al iu paŝtistar'
    Ke, Sian Filon sendis Di', Savanton por homar'.

    Novaĵo! Konsolo kaj ĝoj', ...

  3. Pri tio la paŝtistoj tre miris en la kor',
    Kaj lasis sian gregon en tre tempesta hor',
    Por iri eĉ al Betleĥem' pri bebo, la Sinjor'.

    Novaĵo! Konsolo kaj ĝoj', ...

  4. Post serĉo do en Betleĥem', por veni al la Fil',
    En stalo ili trovis lin — la trogo, la lulil'!
    Kaj, surgenue, preĝis kun Maria en trankvil'.

    Novaĵo! Konsolo kaj ĝoj', ...

  5. Al Dio, kantu, laŭdu, geviroj tie ĉi,
    Kaj unu la alian brakumu ĉiam pli
    La Festo de la Dia Fil', ĝi restu inter ni.

    Novaĵo! Konsolo kaj ĝoj', ...

Melodio: GOD REST YOU (LONDON)
Anonima Angla Karolo, verŝajne 18a jc.
(laŭ OBC, el Londono)
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1