TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

PREĜADO
DISERVO

Ho preĝa hor'!

Originalo : Sweet hour of prayer!

William WALFORD, 1845
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999

Fonto : RH

  1. Ho preĝa hor', ho preĝa hor',
    El mondaj zorgoj vi vokas for,
    Petante ke ĉe l' Patra tron'
    Mi ĉion petu laŭ Lia bon'.
    En tempoj de ĉagren' kaj ĝen'
    L' animon ofte trafis ben',
    Kaj mi de l' tent' eskapis for
    Pro vi, ho dolĉa preĝa hor'!

  2. Ho preĝa hor', ho preĝa hor',
    La ĝojon sentas mi en la kor'
    De tiuj, kiuj ardas en
    Atend' sopira je via ven'.
    Kun tiaj mi irigas min
    Al loko, kie montras sin
    Vizaĝo kara de l' Sinjor',
    Dum vi, ho dolĉa preĝa hor'!

  3. Ho preĝa hor', ho preĝa hor',
    Jen mian peton vi portos for
    Al Tiu, kiu en intim'
    Atendas beni min al anim'.
    Ĉar diras Li: “Rigardu min,
    Kaj kredu : graco gardos vin!”
    Al Li do pasu ĉiu zorg'
    Ĝis vi, ho dolĉa preĝa hor'!

Melodio: SWEET HOUR
Komponis : William B. BRADBURY, 1861
MIDI TCH?
Rim.: La midio havas tri-mezuran enkondukon. Ne ekkantu tuj!


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1