KRISTNASKO |
Originalo : Pasterze mili, cośćie widzieli
Tradicia Pola Karolo, 18a jc.
Esperantiginto nekonata : en Ni vivu laŭeble plej bele, 1985 ("Paŝtistoj karaj")
Reviziita en Adoru, 2001
Fonto : Ad 231
Ho paŝtistoj ĉi, kion vidis vi?
Ni ekvidis infaneton,
Jesu-Kriston, Di-Fileton,
Jen naskiĝis Li. Jen naskiĝis Li.
Ĉu palacon Li havis ĉirkaŭ Si?
Estis stalo tre malriĉa
kaj por bovoj nur sufiĉa.
Jen palac' de Di'. Jen palac' de Di'.
Kaj en kia lit' kuŝis Sinjorid'?
Trog' per fojno plenigita
kaj kap-tuko dismetita
estis Lia lit', estis Lia lit'.
Kiajn donojn vi portis por Mesi'?
Ni dankeman donis koron,
por ĝojigi Di-Sinjoron
dum la vivo-pen', dum la vivo-pen'.
Melodio: PASTERZE MILI
Komponis : P. STUDZIŃSKI (16a jc.)
MIDI TCH