TTT-Himnaro Cigneta (to the title page)
The Esperanto Online Hymnal

PASKO

Haleluja! Haleluja! En sanktega ĉanta ŝvel'

Originalo : Alleluia! Alleluia! Let the holy anthem rise

Verkis (angle) : Edward CASWALL
Esperantigis : ROS' Haruo

Source : RH

  1. Haleluja! Haleluja!
    en sanktega ĉanta ŝvel'
    la anĝela kanto sonu
    el la templo en ĉiel';
    Saltu montoj pro gajeco,
    valoj eĥu je l' sonor'
    de hosanoj en la alto
    al Jesuo, la Sinjor'!

  2. Haleluja! Haleluja!
    Kvazaŭ suno el mar-ond'
    Li leviĝis en triumfo
    El senlumo de la tomb'.
    Sopirato de l' nacioj,
    Lampo de la tag' sen fin',
    La Sinjoro mem de Gloro,
    Li hodiaŭ levis Sin.

  3. Haleluja! Haleluja!
    Levu ankaŭ nin el sort'
    De vivado ĉi korupta
    Al la vivo preter mort'.
    Vian gloron ni ricevu
    Post la fino de l' epok',
    Kiam la mortintojn vekos
    La trumpeta forta vok'.

Melodio : HOLY ANTHEM
Tradicia Melodio Anonima
MIDI CvH*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1