ADVENTO |
Alia traduko : Ĝoju vi, Ciona gent'
Verkis (germane) : Friedrich Heinrich RANKE, ĉ. 1820
Esperantigis : Guido HOLZ, 1986
Fonto : TK 113
Ĝoju, ho Filino de Cion',
Ho, jubilu laŭte vi, Jerusalem'!
Vidu, via reĝo venas nun al vi,
Vere jen alvenas Princo de la Pac'.
Ĝoju, ho Filino de Cion',
Ho, jubilu laŭte vi, Jerusalem'!
Hosiana, Filo de David',
Por Via popolo beno estu Vi!
Regnon ĉiam-daŭran Vian fondu nun,
Hosiana gloro estu en ĉiel'!
Hosiana, Filo de David',
Por Via popolo beno estu Vi!
Hosiana, Filo de David',
Ĉiuj ni adoras Vin, ho milda reĝ'!
Staros por eterne Via paca tron',
Ho amata Filo de la Patro-Di'.
Hosiana, Filo de David',
Ĉiuj ni adoras Vin, ho milda reĝ'!
Melodio : MACCABAEUS
Komponis : George Frideric HANDEL, 1747
(en la oratorio Judas Maccabæus)
MIDI TCH