KRISTNASKO

Ĝojo ravas mian koron

Fröhlich soll mein Herze springen
(All my heart this night rejoices)

Alia Versio : Flugu, kor', per ĝoj-flugiloj (elgermanigita de H. A. Rosbach)

Verkis (germane) : Paul GERHARDT (ĉ. 1653-56)
Angligis : Catherine WINKWORTH, 1858
(en Lyra Germanica, 2a serio)
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE

Fonto : EH 37

  1. Ĝojo ravas mian koron
        Aŭdas mi,
            ĉie ĉi,
    Dolĉan anĝel-ĥoron;
    "Krist' naskiĝis!" kantas ĥoro
        Tra l' aer',
            al la ter',
    "Kristo la Sinjoro!"

  2. Aŭdu! voĉo en sincero
        Jen al ni
            diras ĝi,
    "Fuĝu de danĝero;
    Fratoj, venu en liberon,
        Ĉar al vi
            donas mi
    Vivon kaj esperon."

  3. Venu, ni rapide iru
        Por ke ni
            antaŭ li
    Surgenue miru;
    Ame li al ni sopiras,
        Jen la stel',
            Dia hel',
    Nin al li ĝi tiras.

  4. Vin, Sinjoro, mi obeos,
        Ĝis la fin'
            amos vin,
    Do, mi ne pereos;
    Restos mi en domo via,
        En la ĝoj',
            sen aloj',
    De eterno Dia.

Melodio
1a : EBELING
Komponis : Johann Georg EBELING, 1666
MIDI TCH

Alternativaj melodioj:
1b : WARUM SOLLT' ICH
(pli aŭtenta aranĝo de EBELING) : MIDI HPS*
2 FRÖHLICH SOLL
Komponis : Johann CRÜGER (1598-1662) : MIDI AK*
Kaj la teksto kaj ĉi tiu melodio unue aperis kiel
ĥoralo en Praxis Pietatis Melica
3 NATIVITY NEW
Komponis : Frederick Charles MAKER, 1881 : MIDI TCH
4 STELLA (PARKER)
Komponis : Horatio W. PARKER (1863-1919) : MIDI TCH

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1