ĜOJA LAŬDO |
Ĝoje, ĝoje ni vin gloras
Joyful, joyful, we adore thee
Verkis (angle) : Henry VAN DYKE, 1907
Esperantigis : ROS' Haruo, ĉ. 1997Fonto : HK (= Ad 466)
Ĝoje, ĝoje ni vin gloras, granda Di', reganta Am':
Koroj antaŭ vi ekfloras, kvazaŭ sub la suna flam'!
Ekforfandu tristajn nubojn, pek-obskuron pelu for!
Scio anstataŭu dubojn : iluminu nin, Sinjor'!
Viaj verkoj vin ĉirkaŭas ĝoje : tero kaj ĉiel'
Vin spegulas, ade laŭdas ĉiu stelo kaj anĝel'.
Kampo, bosko, valo, monto, flora bedo, ŝaŭma ond',
Ĉanta birdo, akva fonto — kun ni laŭdas tuta mond'.
Ĉiam donas kaj pardonas, benas kaj benatas vi.
Ĝoj-naskanto, ni vin konas, fonto de l' viv-harmoni'.
Patras Dio, fratas Kristo : ĉies amon estras Di'.
Nin amigu, Instruisto! Levu nin al ĝoj' ĉe vi!
Kantu, homoj, dum laŭdegas la stelaro de l' maten':
Patra amo ĉion regas, homojn ligas am-katen'.
Kantadante marŝu kune; ni la venkon gajnis jam!
Ĝojmuziko gvidas sunen, himno de triumfa Am'!
Melodio: HYMN TO JOY
en 9 a Simfonio, 1824, de BETOVENO (Ludwig van BEETHOVEN)
MIDI TCH
Listo de Aliaj Esperantaj Tekstoj por Tiu Ĉi Melodio