FUĜO KAJ RIFUĜO |
Fuĝi for
Steal away
Anonima Spirita Kanto de Afrikdevenaj Usonanoj, 19a jc.?
Esperantigis : Liland Brajant ROS', 1999Fonto : LBR
Ĉiuj:
Fuĝi for, fuĝi for, fuĝi al Jesuo!
Fuĝi for, hejmen jam ne longe plu mi restos!
Solkantisto:Ĉiuj:
Jen Di' min vokas, per tondro min Di' vokas!
Trumpeto sonas en la anim'!
Ĉiuj:
Fuĝi for, fuĝi for, fuĝi al Jesuo!
Fuĝi for, hejmen jam ne longe plu mi restos!
Solkantisto:Ĉiuj:
Fleksiĝas arboj, pekulo povra tremas!
Trumpeto sonas en la anim'!
Ĉiuj:
Fuĝi for, fuĝi for, fuĝi al Jesuo!
Fuĝi for, hejmen jam ne longe plu mi restos!
Solkantisto:Ĉiuj:
La tomboj krevas, pekulo povra tremas!
Trumpeto sonas en la anim'!
Ĉiuj:
Fuĝi for, fuĝi for, fuĝi al Jesuo!
Fuĝi for, hejmen jam ne longe plu mi restos!
Solkantisto:Ĉiuj:
Jen Di' min vokas, per fulmo min Di' vokas!
Trumpeto sonas en la anim'!
Melodio: STEAL AWAY
ANONIMA, Tradicia Melodio de Afrikdevenaj Usonanoj
Aranĝis Liland Brajant ROS', 2000
MIDI LBR