TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KREDKONFESO
KONFESO JE BAPTIĜO

Firme kredas mi kaj vere

Firmly I believe and truly

Mi kredas je Dio la Patro ĉiopova ... : Apostola Kredkonfeso

Verkis (angle) : John Henry (Kardinalo) NEWMAN,
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE

Fonto: EH 96

  1. Firme kredas mi kaj vere
         Dio estas Triunuo.
    Kaj la Filo, eĉ surtere,
         Enkarniĝis en Jesuo.

  2. Fidas mi kun plenespero
         Al la kruca sav-deklaro,
    Mortu per la Di-mistero
         Ĉiu peka penso, faro.

  3. Venas lumo, vivo, forto
         Nur per graco de l' Sinjoro.
    Ĉiopova, Sankta Vorto,
         Lin mi amas kun fervoro.

  4. Ankaŭ, Sanktan Eklezion
         Mi respektas, pro Jesuo.
    Ŝi instruos, ĝis en Cion
         Li mem estos mia ĝuo.

  5. Ho adoru, terloĝanto,
         Kun anĝeloj ĉe l' zenito
    Nun al Dio, la Kreanto,
         Patro, Filo, kaj Spirito.

Melodio: STAFFORD
Komponis : Johann Georg Christian STÖRL, 18a jc.
Aranĝis Samuel Sebastian WESLEY, 19a jc.
MIDI SBK* 72

Alternativaj Melodioj :
SHIPSTON
Tradicia angla melodio, aranĝis Ralph VAUGHAN WILLIAMS, 1906 : MIDI TCH*
HALTON HOLGATE
Komponis : William BOYCE : MIDI TCH

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1