LABORADO, PERSISTO |
Faru laboron nune
(Faru laboron frue)Work, for the night is coming
Verkis (angle) : Annie L. WALKER-COGHILL (1836-1907)
Esperantigis : Agnes B. DEANS
Fontoj : AK 200 » HE 160
Faru laboron nune jam en la vivmaten;
Dum la roseroj brilas en la korĝarden.
Tempo rapide pasas, ĉiam laboru vi.
Baldaŭ la nokto venos, kiam ĉesos ni.
Faru laboron ankaŭ en la tagmeza glor.
Estu laboroplena ĉiu hela hor
Arde la suno brilas, tamen fortigu vin.
Venos la rekompenco en la tagofin.
Faru laboron same en la vespera hor,
Kiam en okcidento lumo mortas for.
Dum en ĉielo velkas lasta la sunradi
Dum vi ankoraŭ povas, laboradu vi.
Melodio: WORK SONG
Lowell MASON
Rim.: Mason nomis la melodion DILIGENCE, kaj ĝi ankoraŭ tiel nomiĝas en iuj himnaroj (i.a. HE)
MIDI TCH