KRISTNASKO

Fama rakonto en Evangelio

Wesołą nowinę, bracia słuchajcie

Kaj la anĝelo diris al ili : Ne timu ; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo Luko 2.10

Teksto: Anonima pola kanto
Esperantigita en NV 124, 1985
Prilaboris Albrecht KRONENBERGER, 1999

Fonto : Ad 235

  1. Fama rakonto en Evangelio:
    Nova sciigo jen pri la Mesio.
    Kie la kara Dia Fil'?
    Jen Lia klara Dia bril'.
    Venu, alkuru kun jubil'
       Gloron al Li!

  2. Sonas ĝojeg', ekzalt' en la ĉieloj.
    Brilas lumeg' el alt', kantas anĝeloj.
    Kie la kara Dia Fil'?
    Jen Lia klara Dia bril'.
    Venu, alkuru kun jubil'
       Gloron al Li!

  3. Zorgas la Virgulin' pri la infano,
    servas kun kor-inklin' laŭ Dia plano.
    Kie la kara Dia Fil'?
    Jen Lia klara Dia bril'.
    Venu, alkuru kun jubil'
       Gloron al Li!

  4. Ankaŭ Jozefo Lin vartas kaj flegas,
    Lin, kiu mem sen fin' estras kaj regas.
    Kie la kara Dia Fil'?
    Jen Lia klara Dia bril'.
    Venu, alkuru kun jubil'
       Gloron al Li!

  5. Kaj la paŝtista ar' pie adoras,
    miras pri l' Dia far', gapas kaj gloras.
    Kie la kara Dia Fil'?
    Jen Lia klara Dia bril'.
    Venu, alkuru kun jubil'
       Gloron al Li!

  6. Magoj el orient' sekvas la stelon,
    trovas en okcident' Emanuelon.
    Kie la kara Dia Fil'?
    Jen Lia klara Dia bril'.
    Venu, alkuru kun jubil'
       Gloron al Li!

  7. Evangelion ĉi prete ni aŭdu,
    kaj la Mesion ni benu kaj laŭdu.
    Kie la kara Dia Fil'?
    Jen Lia klara Dia bril'.
    Venu, alkuru kun jubil'
       Gloron al Li!

Melodio: WESOŁĄ NOWINĘ
Komponis : WYGRZEWALSKI
(ĉe Jan SIEDLECKI, 1878)
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
The ESPERANTO Online Hymnal
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1