TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Estu bonvena, Krist' Sinjor'

Originalo : Sei uns willkommen

Originala teksto (germana): Anonima, eldonita en Aĥeno, 13a/14a jc.
Esperantigis : Albrecht KRONENBERGER, 1992

Fonto : Ad 204

  1. Estu bonvena, Krist' Sinjor'.
    Estro de la estroj Vi en glor'.
    Bonvenigas ni sincere,
    Kristo Sinjoro, Vin surtere.
    Kirielejs'.

  2. Kristo, bonvenon inter ni!
    Lumo Vi el lumo, Di' el Di'.
    Vivo, vero Vi kaj vojo.
    Vin bonvenigas ni kun ĝojo.
    Kirielejs'.

  3. Ni bonvenigas, Kristo, Vin.
    Vi per Via kruco savis nin.
    Vi altigis humilulojn.
    Vi repacigis nin pekulojn.
    Kirielejs'.

Melodio : SEI UNS WILLKOMMEN
Aĥeno, 13a/14a jc.
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1