KRISTNASKO |
Verkis (angle) : Christina ROSSETTI, ĉ. 1872
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE
Fonto : HE 33 = EH 23
En la vintromezo
Muĝis frosta vent',
Ter' al fer' ŝanĝiĝis,
Akvo al arĝent';
Neĝo ĉion kovris,
Blankis la kampar',
En la vintromezo
De pasinta jar'.
Tutan universon
Kreis Dia man';
Tamen li alprenis
Formon de infan'.
Kuŝis en staltrogo
Ĉe naskiĝa hor'
Dio Ĉiopova,
Kristo, la Sinjor'.
Dum anĝeloj sanktaj
Laŭdis super ter',
Kantoj de serafoj
Ŝvebis en aer';
Sube la Patrino,
En animtrankvil',
Donis aman kison
Al la kara fil'.
Kion mi donacu,
Kvankam malriĉul'?
Se mi havus gregon,
Ŝafidon sen makul';
Riĉon mi ne havas,
Mankas al mi or'.
Donos mi la eblon
Amon de la kor'.
Melodio: CRANHAM
Komponis : Gustav Theodore HOLST, 1906
MIDI TCH