KRISTNASKO

En Betleĥem' naskiĝis

Zu Betlehem geboren

... Jesuo estis naskita en Bet-Leĥem de Judujo .... : Mateo 2.1

Verkis (germane) : Friedrich Spee von Langenfeld, 1637
Esperantigis : Albrecht KRONENBERGER, 1993

Fonto : Ad 218

  1. En Betleĥem' naskiĝis por ni la Krist-infan'.
    Mirige Di' homiĝis; mi estu Lia an'.
    Eja, eja, mi estu Lia an'.

  2. Vin amas mia koro, ho infanet' Jesu',
    en ĝojo, en doloro, profunde, plu kaj plu.
    Eja, eja, profunde, plu kaj plu.

  3. Vi, Dio, videbligas Vin mem sur homa fon'.
    Pro tio min mi ligas al Vi, plej alta bon'.
    Eja, eja, al Vi, plej alta bon'.

Melodio: ZU BETLEHEM GEBOREN
Anonima Germana Karolo, Parizo 1599 / Kolonja Psalmaro 1638
MIDI OBC*


TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1