TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DANKO KAJ PETO
HIMNOJ POR INFANOJ

El la bela mondo

Verkis ( Esperante) : R. W. ELAND

Fonto : HE 257 (= AK 21, Ad 575)

  1. El la bela mondo niajn korojn ni
    Levas danko-plene, Dio, nun al vi.

  2. Dankon pro la ĝojo, kiun pli kaj pli
    Ni geknaboj trovas ĉie ĉirkaŭ ni.

  3. Nun pri niaj pekoj ho pardonu nin;
    Donu vian helpon, ke ni servu vin.

  4. Ĉiam kun sincero ni obeu vin;
    Dum la tuta vivo kondukadu nin.

Melodio : GLENFINLAS
Komponis : Kenneth George FINLAY
AK (kaj Ad) indikas, ke li komponis la melodion en 1882, sed ankaŭ ke "K. G. Finlay"
donis permeson por uzi ĝin al AK, do supozeble ĉ. 1970. Tial mi supozas
ke aŭ "1882" estis intencita kiel naskiĝa jaro, aŭ ke
la permeson donis iu samĉeflitera parenco de la komponinto
MIDI AK*

Alternativaj melodioj:
HE proponas du melodiojn (NORTH COATES kaj CASTLE EDEN), kiujn mi ne havas.

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1