|
INVITO KAJ AKCEPTO
|
Dolĉe kaj ame
Originalo : Softly and tenderly Jesus is calling
Verkis (angle) : Will Lamartine THOMPSON, 1880
Elangligis : David B. RICHARDSON, 20a jc.
Fonto : DBR
-
Dolĉe kaj ame Jesuo alvokas,
vokas al vi kaj al mi;
ĉe la portal' Li atendas kaj serĉas,
serĉas por vi kaj por mi.
(post ĉiu strofo)
"Al mi, al mi; Venu, laculoj, al mi."
Dolĉe, fervore, Jesuo alvokas:
Venu, pekanto! al mi.
-
Kial ni restas dum Li dolĉe petas,
petas por vi, kaj por mi;
Kial ni ne lian amon atentas? —
Amon al vi kaj al mi.
-
Tempo rapidas, momentoj forpasas,
pasas de vi kaj de mi;
Ombroj kuniĝas, la morto alvenas,
venas al vi kaj al mi.
-
Ho! por la am', kiun baldaŭ Li donos,
donos al vi kaj al mi;
Malgraŭ la pekoj pardonon li havas,
havas por vi kaj por mi.
Melodio: THOMPSON
Komponis : Will Lamartine THOMPSON, 1880
MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto