TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

JESUO : LA SAVANTO

Diru la historion pri Kristo nun al mi

Tell me the old, old story

Verkis (angle) : Arabella Katherine HANKEY, 1866
Esperantigis : Agnes B. DEANS

Fonto : HE 70

  1. Diru la historion pri Kristo nun al mi;
    Rakontu plene ĉion pri lia am' por ni.
    Kvazaŭ al juninfano rakontu simple ĝin—
    Anima la malsano jam ellacigis min.
    Karan la historion, karan la historion,

    Karan la historion rakontu nun al mi.
  2. Klare kaj malrapide vi komprenigu min
    Pri Dia elaĉeto por senpekigi nin,
    Por ke la scio bena restadu en memor':
    La roso frumatena tagmeze pasas for.
    Karan la historion, karan la historion,

    Karan la historion rakontu nun al mi.
  3. Pri la Animsavinto solene diru vi;
    Mi estas la pekinto por kiu mortis li.
    Ĉiam pri li parolu kun amo kaj fervor',
    Kaj tiel min konsolu, se premas min dolor'.
    Karan la historion, karan la historion,

    Karan la historion rakontu nun al mi.
  4. Diru la saman veron, se iam timos vi,
    Ke vantan mondprosperon tro kare gajnas mi.
    Kiam, en la horo, Jordano frontos min,
    Mi aŭdu en la gloro: "Jesuo savas vin".
    Karan la historion, karan la historion,

    Karan la historion rakontu nun al mi.

Melodio : EVANGEL
Komponis : William H. DOANE, 1870
MIDI LBR


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1