TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

SAĜO KAJ BONECO
DE
DIO

Dio reĝanta en ĉiel'

Lord of all being, throned afar

Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto. : Psalmo 150.1

Verkis (angle) : Oliver Wendell HOLMES, 1859
Esperantigis : Janet CAW

Fonto : AK 26 = HE 15

  1. Dio, reĝanta en ĉiel',
    Ni vidas vin en sun' kaj stel';
    Centro, anim' de ĉiu sfer',
    Sed kun ni ankaŭ sur la ter'.

  2. Suno de l' vivo! Hele vi
    Vojon lumigas antaŭ ni.
    Stelo de l' nokto! Via glor'
    Esperon donas al la kor'.

  3. Noktmezo, se vi kaŝas vin;
    Tago, se vi surbrilas nin.
    Arko ĉiela, via ben';
    Kaj nia peko, nubkurten'.

  4. Dio de ĉio sur la ter',
    Fonto de lumo, amo, ver',
    Antaŭ majesta Via tron',
    Malhela estas ĉiu kron'.

  5. Per vero liberigu nin;
    Kun ardo ni adoru vin;
    En ĉiu koro brulu flam'
    De sankta elĉiela am'.

Melodio : ARIZONA
Komponis : Robert Henry EARNSHAW (1856-1929)
MIDI TCH

Alternativaj melodioj :
MARYTON
Komponis : H. Percy SMITH (1825-1898) : MIDI TCH
LOUVAN
Komponis : Virgil C. TAYLOR, 1847 : MIDI TCH
UFFINGHAM
Komponis : Jeremiah CLARK, 1707 : MIDI TCH
HE proponas alian melodion, OMBERSLEY, pri kies midio mi ne disponas. Mi volonte enTHCigos ilin, se iu ilin sendos al mi!

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1