TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

EKLEZIO DE DIO : MISIO

Dio graca, Dio glora

Originalo : God of grace and God of glory

Verkis (angle) : Harry Emerson FOSDICK, 1930
Esperantigis : ROS' Haruo, 1998

Fonto : RH

  1. Dio graca, Dio glora, sur nin povon verŝu Vi!
    El burĝon' al vivo flora kresku via eklezi'!
    Donu saĝon kaj kuraĝon, ke la horon frontu ni,
         Ke la nunan horon frontu ni!
  2. Ĉirkaŭ ni, kun malestimo, malbonuloj mokas Vin.
    El katenoj de la timo, liberige voku nin.
    Donu saĝon kaj kuraĝon, ke ni vivu laŭ destin'
         Ke ni venke vivu laŭ destin'.
  3. Ni frenezas plu milite — venku nin per Via pac'!
    Aĵe riĉaj, sed spirite mankaj; venu jam kurac'!
    Donu saĝon kaj kuraĝon, nin celumu per la grac',
         Nin celumu per paciga grac'!
  4. Metu nin sur altajn lokojn, armu niajn vivojn per
    Kristaj gracoj, ke alvokojn ni respondu por liber'
    Donu saĝon kaj kuraĝon, ke ni servu vin sur ter',
         Ke ni servu vin sur nia ter'.
  5. Savu nin el rezignemo pri malbonoj en la mond':
    Via savo estu premo instiganta al respond'.
    Donu saĝon kaj kuraĝon, ke utilu nia rond',
         Ke al vi utilu nia rond'!

Melodio : CWM RHONDDA
Komponis : John HUGHES, 1907
MIDI TCH

Alternativa Melodio :
REGENT SQUARE
Komponis : Henry T. SMART, 1867 : MIDI TCH
Rim.: Regent Square por tiu ĉi teksto postulas ne kanti la finan (alinean) verseton.

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1